La sveda Verda partio uzas esperanton

HeKo 564 5-C, 18 aug 14

Danke al la interesiĝo de (eks)senatanoj de la Verda Listo en la Esperanta Civito, la sveda politika partio “Miljöpartiet De Gröna” decidis uzi ankaŭ esperanton por sia informado en la balotkampanjo, kiu finiĝos per komunuma kaj parlamenta balotoj 14 septembro 2014.

La teksto legeblas sub la adreso http://www.mp.se/languages

Estas rimarkinde ke kandidato al la Eŭropa Parlamento por la menciita partio ĉi-jare sin difinis “esperantisto” en la balotilo, kaj efektive flue parolas nian lingvon. Tamen la iniciato esperantigi la partian programon tute ne venis de li.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.