La Tago de la Esperanta Kulturo, unu el la kvar konstituciaj festoj de la Esperanta Civito, estas celebrita/ata en niaj Domoj: la Tanganika en Bujumbura, la Naturamika en Malago, la Helveta en Ĉaŭdefono, D-ro Kirĉev-Domo en Razgrado.
En Afriko c-ano Giorgio Silfer prelegetis lastfoje kiel Unua Vickonsulo kaj senatano. Li revuis la novaĵojn de nia kulturo dum 2024, aparte emfazante la gravecon de la kongresa fermento. Unuflanke novaj aŭ raŭmisme relanĉitaj definitive post la retiriĝo de la antaŭuloj: tiel por Kultura Esperanto-Festivalo danke al STELO kaj KCE, aŭ por la KulturSemajno en Katalunio danke al ENa; aliflanke la morto anoncita de ARKonEs en Pollando aŭ timata de alia sude de Francio, plus la granda fiasko de FESTO, vane relanĉita de Eurokka kaj TEJO en Francio.
Plej rimarkinda la okazigo de la unua Universala Kongreso en Afriko, kiu ŝajnas nerekta merito de raŭmismo: se la Esperanta Civito ne estus ekspansianta en Afriko, certaj finvenkistoj ne dediĉus sin kontraŭstare, des pli ke la burokrata aparato de UEA ĝis 2015 ne konsentis pri investado en kontinento kotize malprofita. Fakte Aruŝo kaŭzis grandan deficiton, sed tio dependis de la roterdama strategio: ni vidos kion ni kapablos per la unua EKA fine de 2025. Plus la ambicia projekto de mediteranea krozado en 2026.
Praktike ĉie oni festis per kukoj (krespoj en Burundio, panetono en Svislando, ktp) kaj plenumis skrutinion por la koncerna balotejo, okaze de la elektoj al la Senato.