HeKo 639 6-C, 2 apr 17
Sen. Marie-France Conde Rey prezidos lastfoje la Forumon de la Esperanta Civito, kunvokita al Loklo por 13 aprilo 2017. La asembleo de la paktintaj establoj diskutos, post la inaŭgura alparolo de la eliranta Konsulo kaj la oracio omaĝe al la forpasinta forumano Nico Grisafi, diversajn gravajn temojn.
La plej rimarkinda estas la rezolucio kiu restriktas la aliĝon al la Pakto. Ĝin proponis tri paktintoj: KCE, LF-koop kaj FAR. Ĝuste la delegito de FAR, c-ano Tihomir Lovriĉ pledos por ĝi. La rezolucio, se aprobita, igos devigaj: a) la juran personecon por la aliĝontoj; b) la aĉeton de spesoj por garantia depono; c) la liveron de la lastaj bilanco kaj spezkalkulo de la aliĝonto. Interalie la Forumo debatos la demandon, ĉu retgazeto (aŭ io ajn virtuala) rajtas aliĝi al la Pakto.
La Forumo estas vokita proklami la rezultojn de la elektoj al la Senato. Kelkaj elektitoj devos decidi tuj inter la senataneco kaj alia ofico.