La kunvoko de la Senato de la Esperanta Civito estas konfirmita al Loklo (Svislando), ĉe la urbodomo, abaton la 29an de julio 2023 je la 9h30, por pritrakti la sekvan tagordon:
0) Propono de la Konsulo fermi anticipe la Senatan mandaton.
1) Geopolitika diskuto kaj aktualigita rezolucio pri la milito en Ukrajno (enkondukas la Vickonsulo).
2) Interpelacioj kaj interogacioj (respondas la vickonsulo pri internaj aferoj).
3) Amendo al Lex Adiutoria, propono Schweizer-Bartek.
4) Debato pri multlingvismo.
5) Atribuo de du honoraj civitanecoj.
6) Diversaj kaj eventualaj.
La necesaj dokumentoj pri la tagorderoj 3, 4, 5 estis jam senditaj al la gesenatanoj. Dokumento pri multlingvismo aperas en multaj lingvoj, kaj ankaŭ en esperanto post la kurso pri diplomatia tradukado ĉe KCE, 17-22 julio 2023, al kiu aliĝis deko da tradukemuloj (ĉiuj kun la esperanta civitaneco).