La TEJO-Komitato diskutos pri la Esperanta Civito

HeKo 724 1-A, 16 dec 19

Propono de Klára Ertl (Komitatano A por Germanio): “Priparolo pri la ebla kunlaboro inter TEJO kaj la [Esperanta] Civito”. Tiu punkto situas en la oficiala tagordo de la Komitata kunveno de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, en Pollando ĉi-jarfine (lasta tagordero).

En la telematika forumo de la TEJO-Komitato la rilatoj kun la Esperanta Civito estis unu el la tri temoj plej atentokaptaj ĉi-jare. Robert Nielsen, foje inspira sed pli ofte ĉikanema B-komitatano el Britio, levis la demandon en septembro: “Ĉu TEJO laboros kun la Esperanta Civito?” Li garnis ĝin per kelkaj falsaj asertoj, eble nur provokocele. Kun alia stilo, sed sama ondlinio, estis Klára Ertl: “Mi komprenas la sintenon ke ni estu malfermaj kaj ne heredu malnovajn konfliktojn, sed ni fidu UEA-anojn pri iliaj multe pli ampleksaj, multjaraj spertoj kun la Civito. Se ekzistas multjara tabuo pri kunlaboro kun la Civito, tio ne estas senkiale.” Parenteze, ŝia patro estas “ministro de la Esperanta Respubliko”, fakte nigra listo de antiraŭmistoj kiun ili mem kompilis.

Prezidanto Joop Kiefte atentigis ŝin ke “ili havas bonajn kialojn — ne estas io kion ni bone povas uzi kiel gvidlinion” kaj “pri konflikto kun UEA-anoj mi honeste volonte viŝas mian pugon, ĉar multaj el ili sekvas pensomanieron kiu estas tiel rigida ke ni preteriros fakte ĉiujn celojn kaj ekzistokialojn de TEJO, kaj tiaj diskutoj estas belegaj por priparoli kion oni fakte povas fari pri antaŭenigo de Esperanto.” Li konkludis per slogano: “Ne al papagado de la opinioj de aliaj. Jes al la kunlaborado bazita je faktoj kaj daŭra renovigo laŭ la bezonoj de la tempo”.

Prezidinto Michael Boris Mandirola koncize raportis pri la renkonto inter TEJO- kaj Civita delegacioj dum IJK 2019, emfazante: “Pri konkretaj proponoj, ni ja traktis la demandon pri kiel bonvenigi en TEJO la gejunulojn de la Esperanta Civito kaj estis konsento pri tio ke ilia membrigo kiel Junaj Amikoj de Esperanto estas taŭga solvo.”

Vicprezidinto Francesco Maurelli detale refutis la provokajn asertojn de komitatano Nielsen, konkludante: “TEJO havas devon strebi atingi junulojn kie ajn ili estas, sed samtempe mi esperas ke ĝi fokusiĝu pri siaj gravaj statutaj celoj, sen gigantigi aferojn kiuj estas efektive sufiĉe malgrandaj kaj marĝenaj.”

Post la supraj intervenoj komitatanino Ertl dampis sian sintenon: “Mi porus amikan rilaton kun la Civito sen eksplicita kunlaboro” kaj petis la menciitan aldonon en la tagordo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.