La tempo de liberiĝoj

HeKo 385 6-B, 26 mar 09

Dudek tri literaturoj estas reprezentitaj en la 41a Internacia Verkista Renkonto (25-29 marto 2009 en Bled, Slovenio), oficiale inaŭgurita ĉi-matene fare de la slovena prezidento, Danilo Türk. La slovena ŝtatestro faris geopolitike tre interesan intervenon. La esperantan literaturon reprezentas sen. Giorgio Silfer, kiu hodiaŭ deklamos poemojn de Marjorie Boulton, nia kandidatino al la literatura Nobelo, okaze de internacia poezia vespero.

La ceteraj literaturoj estas: albana, aŭstra, bosna, kroata, ĉeĥa, franca, hungara, israela, japana, kosovalbana, makedona, norvega, palestina, portugala, romanda, rumana, skota, serba, slovaka, svisitala kaj romanĉa, triesta, ujgura; ĉeestas ankaŭ la amerika centro de verkistoj en ekzilo.

Poetinoj gravos en la morgaŭa tago, dediĉita al “Bildoj de virinoj en literaturo kiel vojo al paco”. Sed jam hieraŭ, okaze de bonveniga vespero, elstaris la voĉoj de kvin slovenaj poetinoj: Maja Vidmar, Barbara Simoniti, Lucija Stupica, Barbara Korun kaj Neža Maurer. Same altnivela estis la gitaro de Dror Orgad, aŝkenazo kiu eminente ludas sefardan muzikon.

La aranĝo inkluzivas ankaŭ la jarkunvenon de la Pac-Komitato de PEN Internacia. En ĝia tagordo la israela-palestina konflikto, kun interesa propono de Zeki Ergas, el la Romanda PEN, kiun la esperanta publiko havis la ŝancon aprezi okaze de la geopolitika seminario en Ĉaŭdefono, aŭgusto 2007.

  

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.