La 1an de Septembro 1889, antaŭ 136 jaroj, aperis en Nurenbergo la unua numero de La Esperantisto, la pionira revuo en la lingvo de d-ro Esperanto. La iniciato, subtenata de Zamenhof mem, donis al la tiama juna lingvoprojekto unuan oficialan presitan voĉon. La revuo, daŭronta nur kelkajn jarojn, markis epokfaran elpaŝon en la historio de Esperantio: ĝi kunigis disajn aŭtorojn, kreis unuan senton de komunumo kaj montris, ke la nova lingvo jam estas uzebla por kultura interŝanĝo.
Kvankam ne eksplicite difinita “literatura” en ĝia subtitolo aŭ celaro, la revuo gastigis plejparte beletraĵojn. Cetere, en ĝi aperis la famaj “Respondoj al amikoj” de Zamenhof, kiuj konsistigos la nukleon de liaj Lingvaj respondoj, ankoraŭ nun indaj je tralegado.
En 1894, Esperantisto (tiam la titolo de la revuo jam perdis la artikolon) okazigis voĉdonadon pri eventualaj reformoj al esperanto. La plej ekstremismaj proponantoj, inter ili Edgar de Wahl, la kreonto de Occidental, insistis pri: 1) redukto de la alfabeto de 26 al 22 literoj, forsarkante ĉiujn diakritojn; 2) ŝanĝo de prononco pri la literoj c kaj z, respektive elparolendaj kiel ŝ kaj c; 3) uzi la postsubjektan pozicion ene de la frazo por dedukti la akuzativecon, eliminante la finaĵon -n; 4) ŝango de la plurala finaĵo -oj al -i (ekz. katoj iĝus kati); 5) la adjektivoj adoptus la saman finaĵon de la adverboj kaj ne plu akordiĝus nombre kaj kaze kun la substantivoj; 6) redukto de la participaj formoj de ses al du; 7) reformi la tabelon de la korelativoj per vortoj efektive ekzistantaj en naturaj lingvoj; 8) pli intensa latinigo de la lingvo laŭ la leksiko. Evidente, neniu propono de reformo estis akceptita, sed kelkaj el ili dum la posta jarcento estos parte adoptitaj de aliaj esperantidaj projektoj, kiel Ido.
Bedaŭrinde, pro la premoj de la rusa cenzuro, lige al la kreskantaj financaj problemoj, [La] Esperantisto haltis en 1895, kaj ĝian torĉon transprenis en Svedio Lingvo Internacia.
Komentoj
08a Sep 2025 Lun - 17h21
Mankas la nomo de iniciatinto de la unua gazeto .
Zamenhof donis kaj presitan. — kaj prestighan vochon .
Kial. la rusa cenzuro chesigis la. gazeton- chu pro multnombraj. rusaj abonintoj ?
Aldonu komenton