La unua Verda Ĵaŭdo de 2025 en Malago

HeKo 860 2-B, 2 jan 25

En la nova jaro rekomenciĝas la Verdaj Ĵaŭdoj, organizataj de Esperanta Naturamikaro ĉe la Esperanto-Domo en strato Ricardo de la Vega, Malago. Dum la unua, 16 januaro 2025, gastos c-ano Giorgio Silfer, kiu raportos pri la situacio de la afrika Esperantio, kun interesaj kaj nekonataj detaloj pri la realo de la Universala Kongreso en Aruŝo, laŭ la atesto de afrikaj partoprenintoj.

La unua Verda Ĵaŭdo donos la ŝancon konsultiĝi pri alia kongreseto, nome la unua Andaluza Esperanto-Rendevuo, kiun ENa organizas por 28-31 marto 2025, ankaŭ danke al la helpo de grava loka kultura societo neesperantista.

Dum AER okazos ankaŭ la ordinara Asembleo de ENa kaj la inaŭgura sesio de la Parlamento de la Esperanta Civito, sub la prezido de la nova Konsulino, sen. Lorena Bellotti.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.