La Verdanoj ekpreparis sian programon 2025-2029

HeKo 826 8-C, 24 nov 23

Sub la gvido de la Senata grupestrino, Lorena Bellotti, Verdanoj daŭrigas la preparadon de sia programo por la elektoj de 2024. La aktiveco komenciĝis fine de julio per konferenceto en Ĉaŭdefono, kaj transformiĝis al regulaj virtualaj kunsidoj je la lasta endredo de ĉiu monato.

La renkontoj donas la okazon reliefigi la kompetentojn de diversaj aktivuloj, kiu povus kandidati al la Senato: tre grava punkto, ĉar duono de la Verdaj senatanoj lasos sian postenon al alia. Ĉiu interesito redaktos segmenton de la programo.

La decido pri la enlistigoj apartenas al la Komitato Kunordiga kaj Subtena (KoKuSo), kreota venontjare. Programo kaj kandidataj biogramoj aperos en speciala numero de “Heroldo de Esperanto”, luota de la Esperanta Civito por oktobro, kiel kutime.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.