La vere historia atingo de la Fettes-prezido

HeKo 690 1-A, 11 sep 18

La Strategia Plano kaj la ceteraj ideoj kuplitaj al la “Manifesto de Prago”, kiujn d-ro Mark Fettes aprobigis fare de la Komitato de sia asocio, restos en la morta arkivo de la historio. Sed lia finiĝanta aventuro kiel prezidanto ne mankos je graveco, kvankam pro tute alia kialo ol li supozis.
Kiam la epoko de Ivo Lapenna turniĝis al sia sunsubiro, la olda gvardio en la estraro spertis internan konflikton (precipe la nederlandaj estraranoj kontraŭ la prezidanto) kaj la TEJO-generacio elektis unu el la du flankoj. Siavice la burokrata aparato kuŝis ariere, kaj ne influis la batalon, eĉ se almenaŭ la ĉefa veteranino de la Centra Oficejo forte zelotis por Lapenna. Fine la orienteŭropaj landaj asocioj elektis sian kampon, kaj en somero 1974 naskiĝis nova majoritato.
Nun ke la epoko de la Tyresö-generacio atingis sian epilogon, la situacio parte similas, parte ne. Komuna estas la financa misfarto de la asocio, kvankam hodiaŭ ĝi ŝajnas pli katastrofa ol tiam. Alispecaj estas la konverĝoj kaj diverĝoj: TEJO subtenas la estraron kiu ebligis ĝian emancipiĝon, dum la konservativa alo (relative heterogena) suferas pro la sagoj de la Y-generacio (sed ĉi tiu mem ne estas tute kompakta); kompense, la amikaro de la (eks)burokratoj sin esprimas ofte kongrue al la iamaj Tyresö-anoj.
Rimarkinda diferenco situas ĝuste en la rolo de TEJO, kies gvidantoj ŝajnas inklini al la transpreno de la povo en UEA, sed ne kontraŭ la eliranta estraro, al kiu ili ŝuldas la “sendependiĝon”. Kaj ĝuste tie ni trovas la solan vere gravan karakterizon de la Fettes-mandato: ne en la kresko de la membraro (kiu plu malkreskas same kiel antaŭe), ne en la fino de la struktura deficito (kiu marŝadas al la elĉerpo de la kapitalo same kiel antaŭe), ne en la fortigo de la organiza strukturo (kiu lamas eĉ pli ol antaŭe), ne en la invento de ideologia formulo (kiu ekzistas eĉ malpli ol antaŭe), kaj tiel plu.
La grava historia novaĵo de la Fettes-mandato konsistas en la evoluo de la rilatoj inter UEA kaj TEJO, tiel ke baldaŭ la dua ne estos la junulara sekcio de la unua, sed precipe la unua iĝos la maljunulara sekcio de la dua. Ne la junularo kiel “estonteco de la movado”, sed aro da emeritaj triaĝuloj kiel ariero de areto da EU-subvenciataj interaĝuloj. Oportunis Tonkinido por likvidi la generacion de Tonkin…
Intertempe la esperanta popolo progresas aliloke kaj alimaniere.

(Giorgio Silfer)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.