La Vickonsulo de la Esperanta Civito, sen. Giorgio Silfer, planas restadon en Afriko dum decembro 2024, precipe en Burundio. La ĉefaj celoj estas helpi al la okazigo de la baloto por la Senato, 15 decembro 2024, kaj prepari la unuan Esperantan Konferencon en Afriko (EKA), planitan por la fino de decembro 2025 kaj komenco de januaro 2026 en granda hotelo de Bujumburo.
Rilate al EKA c-ano Silfer gvidos staĝon por trejni la anojn de la Loka Konferenca Komitato. Krome li daŭrigos la katalogadon de la biblioteko kaj hemeroteko Conde Rey, kadre de KIBAS, formante helpantojn. Invitoj al selektita staĝontaro estos baldaŭ dissendataj: unuafoje la esperanta civitaneco rolas kiel ekskluziva kondiĉo.
EKA estos dulingva (franca kaj esperanta), ĉar ĝi envolvos ankaŭ fakajn prelegistojn kiuj ne scipovas nian lingvon. La konferenco proponos ankaŭ distran programon, pri kiu la Vickonsulo zorgos dum sia misio. Probable la paktintaj establoj en Burundio proponos al la nova Konsulo kunvoki Parlamentan sesion okaze de EKA.