La vizito de la Vickonsulo en Togolando

HeKo 587 4-C, 11 dec 12

Laŭ invito de la organizantoj, la Vickonsulo reprezentos la Esperantan Civiton ĉe la 6a Afrika Kongreso de Esperanto, en Anyron-Kope 20-25 decembro 2015. La 21an de decembro sen. Giorgio Silfer festparolados ĉe la kongresa inaŭguro, kadre de la ĉeftemo “Unua tasko nia”.

Samtage dum la posttagmezo prof. Silfer gvidos seminarion pri la historio de la esperanta literaturo. Tio donos interalie la ŝancon por disdoni ekzemplerojn de la verko verkita kun prof. Carlo Minnaja al pluraj afrikaj esperantologoj, donacitajn de Esperantic Studies Foundation. Tuj poste li partoprenos kunsidon de esperantistaj organizoj.

La 22an matene prof. Silfer gvidos seminarion pri la historio de la esperantlingva komunumo. Li ankaŭ partoprenos oficiale en la togolanda kongreso, tuj post la afrika.

Dum sia restado la vickonsulo vizitos ankaŭ la sidejon de la togolanda sekcio de la Internacia Naturamikaro, kaj havos renkonton kun aktivulinoj pri Internacia Konsilio de Virinoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.