Laborposteno en germanlingvaj lokoj

HeKo 560 3-C, 17 jun 14


Kliento de Fondumo Pro Esperanto proponas plentempan laborpostenon kiel privatan asistantinon por projekto de hotela entrepreno en germanlingvaj lokoj.

Ideala kandidato estas do virino, kiu scipovas esperanton kaj la germanan, almenaŭ je nivelo B1 laŭ LTSEC; aliaj lingvokonoj certe utilas. Kun emo vojaĝi kaj resti ekster la hejmlando. Aĝo prefere sub kvindek jaroj. Kun spertoj en la sektoro aŭ/kaj paralelaj fakoj. Oportune se sen familiaj engaĝoj. Kapablo danci estas atuto.

Havi la esperantan civitanecon estas referenca garantio: ĉiukaze, FPEF peros kandidatiĝojn nur de Esperantianinoj.

Dato por eklabori: tuj aŭ interkonsenteble.

Eblas kontakti la klienton ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.