Lanĉopreze "Historio de la esperanta literaturo"

HeKo 575 7-B, 18 jun 15

Fine de junio ĉesos la lanĉopreza periodo por mendi la verkon de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer “Historio de la esperanta literaturo”.

La libro, 766-paĝa kaj kun pli ol kvincent bildoj, estas jam bindata. La definitiva prezo estas 48,- svisaj frankoj (aŭ eŭroj) plus eventualaj sendokostoj. Libroservoj povas ricevi rabaton pli altan ol 33%, se ili mendas antaŭ 30 junio 2015. Abonantoj de “Literatura Foiro” rajtas je 33%rabato eĉ por unu sola ekzemplero, se ili mendas antaŭ tiu dato.

Eblas mendi ankaŭ tra nia redakcio, aŭ rekte ĉe la eldonejo: lf-koop ĉe esperantio.net

(Kooperativo de Literatura Foiro)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.