Hieraŭ kunsidis la Kapitulo en pleno, sub la prezido de la Vickonsulo, en ĉeesto de invititaj fakuloj kun la esperanta civitaneco. Post silenta minuto memore pri la ĵus mortinta vidvino de la honora civitano Giuseppe Pinelli, la kunsido traktis raporton pri la situacio de la tradicia movadaro, konkludante ke la Esperanta Civito devas fosi sian sulkon kaj fortikigi sian internon.
La ĉeestantoj aŭskultis raporton de c-ano Giacomo Comincini pri la stato de la informado pri la nova Esperantio en la sociaj retoj. Aliginte lin al la fakrondo pri informado, la Kapitulo rekomendis agi laŭ la ekvacio: se laŭ marksisma paradigmo en la laboristaro necesas veki konscion pri klasa aparteno, laŭ raŭmisma paradigmo en la esperantistaro necesas veki memkonscion pri transnacia identeco.
La vickonsulo pri internaj aferoj, sen. Manuela Blanco, ĝisdatigis la informojn pri la censado kaj la elektoj al la Senato: ĉio evoluas akurate kaj en ordo. La Kapitulo esprimis sian ĝojon ankaŭ pro la sukcesa simpozio pri “Horizontoj de la nuna Esperantio”, kun abunda dokumentaro kaj interesa prelegaro.
Kadre de la delegoj al la vickonsulo pri klerigado, sen. Lorena Bellotti, oni faris la punkton pri la lingvotestado, konstatante progreson ĉe LTSEC kaj ALTE. Antaŭ la jarfino eblos konstati ĉu la krizo de alia ekzamenaro estas efektiva aŭ nur supozata. La dosieron sekvas c-ano Alessio Giordano.
Esplora Instituto de Esperantologio komencos en julio sian unuan akademian jaron, per kurso pri la esperanta literaturo kaj alia pri ĝenerala lingvistiko. Diskuto pri telematikaj platformoj enfokusigis la diferencon de la diversaj studobjektoj. Ĉiukaze, la Kapitulo rekomendis ke la institucia parto (ekzemple literaturhistorio bazita sur la verko de Minnaja-Silfer) estu diakrona, nome registrita kaj ĉiam reaŭskultebla, dum la monografia (ekzemple profunda studo pri specifa aŭtoro) povas esti sinkrona, ĉar nur unufoja.
La Kapitulo adoptis la sugeston de c-ano Rubèn Fernández, laŭ kiu paktinta eldonejo aŭ aŭtoro kun la esperanta civitaneco plenumos la devon liveri senpagan ekzempleron de nova libro nur se la koncerna biblioteko garantias antaŭkatalogadon surbaze de la frontispico.
La venonta kunsido okazos en la nova jaro, kaj probable estos la lasta de la nuna Kapitulo antaŭ ol la inaŭgura Parlamenta sesio, kunvokita al Malago, 31 marto 2025,