Lastaj tagoj utilaj por modifoj en via legitimilo

HeKo 790 7-C, 8 jul 22

La Registra instanco estas finonta la prespreparon de ĉiuj renovigendaj legitimiloj de la Esperanta Civito. La matrikulisto afable memorigas ĉiun, kiu havas la esperantan civitanecon, komuniki tuj eventualajn modifojn, ekz. novan fotoportreton aŭ nomŝanĝon. Sen ricevo de tia komuniko, oni utiligos la jam arkivitajn elementojn: via malfruo kaŭzos al vi ekstran (duoblan) koston.

Ĉiu legitimilo estos aktualigita je la dato 31 januaro 2023, kun valideco ĝis 30 januaro 2033. Krom en kazo de nova normo, la posedo de legitimilo ne estas necesa por voĉdoni, sed jes por diversaj gravaj cirkonstancoj, ekzemple partopreno en konkurso.

La matrikulisto estas je via dispono je la adreso: registro ĉe esperantio.net

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.