HeKo 734 5-B, 7 maj 20
Lestgroup, la organiza partnero de Itala Interlingvistika Centro, petas prokrasti la 2an Interlingvistikan Seminarion, planitan por la 23a de majo 2020, kun la partopreno de du elstaraj lekciantoj: profesoroj Davide Astori kaj Giorgio Silfer.
Kvankam tre bedaŭre, Itala Interlingvistika Centro ne povas eviti la prokraston. Pri la dato kaj loko tamen eblas neniu prognozo: ĉu en 2021 aŭ ankoraŭ en 2020, ĉu en Salò aŭ aliloke, restas decidote.
Certe la seminario okazos en Italio sub la egido de IIC kaj en fizika alesto (do ne virtuale).