Letero de LF-koop al societo Lexus

HeKo 683 9-B, 14 jul 18

Al la direktoro de Lexus, Brazilo
La sidejo de LF-koop situas en Svislando, kiu bedaŭrinde ne koincidas kun via itinero [ĵus komunikita pri via prelegvojaĝo en Eŭropo]. Neniu reprezentanto de LF-koop partoprenos en la kongresoj de vi menciitaj. Do ni ne vidas kiel eblas renkonti vin fizike, krom se vi modifus vian itineron. Tiam vi estus bonvena al nia sidejo.
Aliflanke la renkonto ne havus sencon pri “Heroldo de Esperanto” mem, ĉar LF-koop aplikis la kontrakton kun Lexus kaj tiel reprenis la proprieton. Intertempe la gazeto estis vendita al alia establo, kiu jam produktis sep numerojn en 2018.
Cetere, ni jam rifuzis kaj refutis vian aserton pri “trompo”.
Dezirante agrablan vojaĝon en Eŭropo, sincere salutas nome de LF-koop
Marie-France Conde Rey, prezidanto / Perla Martinelli, vicprezidanto / Anna Bartek, sekretario

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.