Lexus eldonos nur ses numerojn de HdE en 2017

HeKo 651 4-B, 13 jul 17

Sociala Grupo Lexus el Brazilo komunikas:

1)  La jarkolekto 2017 de “Heroldo de Esperanto” havos nur ses numerojn. Unu estis jam publikigita [en majo] kaj restas kvin numeroj por aperigo ĝis la fino de la jaro.

2) La abonantoj de la papera versio nenion malgajnos, ĉar
a) la abonantoj por dek du numeroj ricevos ses numerojn de la jarkolekto 2017 kaj ses de la jarkolekto 2018;
b) la abonantoj por kvar numeroj ricevos kvar numerojn de la jarkolekto 2017.

3) La abonantoj de nur la reta versio nenion malgajnos: dum la reta versio (retejo) ne pretiĝas, oni ricevos la PDF-version, sed la periodo de la abono validos por respektive dek du aŭ kvar monatoj nur post la ekfunkciigo de la reta versio.

(Fabrício Valle, direktoro)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.