Lexus responsa pri HdE nur por 2017

HeKo 653 5-B, 30 jul 17

Sociala Grupo Lexus (Brazilo) aĉetis la gazeton “Heroldo de Esperanto” sub la kondiĉo, ke LF-koop ricevos interkonsentitan sumon per dek unu partopagoj, inter decembro 2016 kaj oktobro 2017. Aldone, se Lexus malfruus tri monatojn en partopago, la proprieto de la gazeto reirus al LF-koop.

Dum ok monatoj LF-koop ricevis nur unu partopagon, kaj Lexus produktis nur unu numeron. La kooperativa Asembleo en aprilo koncedis krediton al la nesolventa, sed la prokrasto havis limdaton. Aplike al tiu decido, hodiaŭ la Administra Komitato de LF-koop estis devigata formaligi la reprenon de la gazeto ekde Novjartago 2018.

La tuta jarkolekto 2017 de HdE restas sub la ekskluziva respondeco de Lexus, kaj la enkasigitaj/otaj abonkotizoj por 2017 restas posedaĵo de Lexus. Ĉi-lasta povos proponi la periodaĵon sub alia titolo ekde la jarkolekto 2018.

KALiFo bedaŭras ke ne eblis alia solvo, sed efektive nun Lexus povas pli trankvile dediĉi sin al la produktado, responsante pri siaj malfruoj nur ĉe la abonantaro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.