Survojas al la fidela legantaro la numero 302 (decembro 2019) de “Literatura Foiro”, daŭre akurata kaj altnivela. Per ĝi finiĝas la kvindeka jarkolekto: rekordo malfacile atingebla por literatura revuo, eĉ ekster Esperantio.
La numero fermas la Internacian Jaron de la Indiĝenaj Lingvoj, per kovropaĝo dediĉita al Afriko. Giorgio Silfer eseas pri la literaturo en Afriko per “Inter negritudo kaj griotoj”, Espoir Ngoma Kasati meditas pri “Ĝojoj kaj ĉagrenoj en Kongolando”, Marie-France Conde Rey kaj Renée Triolle recenzas la filmon “Sorĉo kaj perforto en Afriko”.
Poezio rezervas du agrablajn surprizojn: Jado uverturas per la ĉina ĉarmo de “Neĝa monto” kaj Miguel Fernández reaperas post dudek kvin jaroj per traduka liriko, “Kuras vi, Amanda”.
Prozo ricevas pli da spaco, interalie pro la publikigo de mikronoveloj: “Donacoj kaj rajtoj” de Tiberio Madonna kaj “Jubileo” deCarlo Minnaja. Kaj apud originala rakonto de Raita Pyhälä “La kato kiu nomiĝis Neĝopilko” elstaras plia ĉapitro de “La regno de alkoholo”, kiun Vejdo elĉinigis el Mo Yan, Nobel-laŭreatoj. Kaj pri la ĉi-jaraj Nobeloj verkas Perla Martinelli, kvazaŭ enkonduke al venontaj eseoj de Tomasz Chmielik kaj Zlatoje Martinov.
LF 302 ege riĉas pro eseoj: literaturkritiko, historiografio, lingvistiko. La unuan fakon ilustras profunda artikolo de Vilmos Benczik okaze de la centa datreveno de la morto de Endre Ady, kaj studo de Davide Astori pri sciencfikciaj verkoj ligitaj al la Luno. La duan valorigas Mikaelo Bronŝtejn per “Skisma rusa eklezio kaj esperanto”. La trian prilumas Marionilo Vasconcelos per “Deveno kaj celoj de la Filozofio de Lingvaĵo”.
La kulturpolitikan engaĝon de LF emfazas intervjuo al Jody Williams (fare de Giovannangeli kaj Martinelli) kun protesto pri la genocido de kurdoj.
Abunda ankaŭ la recenza paletro: Perla Martinelli pri la dua libro de “Orm la Ruĝa” tradukita de Sten Johansson, Francisko Degoul pri filozofo Heraklito (en verko de André Cherpillod), Massimo Acciai pri la itallingva historio de nia literaturo, aŭtorita de Carlo Minnaja, kaj Ivan Orsini pri la lasta pacifisma studo de Javier Alcalde.
“Literatura Foiro” estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio. Ĝin posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĉefredaktoro: Perla Martinelli. Rimarkindaj la originalaj bildoj de Tihomir Lovriĉ.
Aldonu komenton