LF eniras la 54an jaron kun kongresoj unuapaĝe

HeKo 804 9-B, 23 jan 23

Nova serio pri la kultura valoro de la esperanto-kongresoj (universala, laborista, junulara, festivala…) malfermas la novan kolekton de “Literatura Foiro”, kiu aperas senpaŭze la 54an jaron sinsekve (nuna numero: 321, februaro 2023).

La serio, en ses numeroj, debutas per analizo de Giorgio Silfer pri la kontribuo de la Universalaj Kongresoj, kie evidentiĝas ilia valoro por la progreso interalie de nia retoriko, sed ne nur. Pri grava momento de nia historio memor(ig)as Herbert Mayer, kiu laŭiras la unuajn jarojn de sia sperto ĉe la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, kaj ĝuste “Pri bibliotekoj kaj arkivoj” titolas alia serio, prizorgata de Ruben Fernandez Asensio.

Proze premieras Trevor Steele, kiu regalas la legantojn per parto de sia nova verkata romano; tute alian enhavon havas rakonto de Judit Felszeghy, “La lasta libro”, kie literaturo protagonistas trans la kulisoj. Por la poezia flanko uverturas Jose” Luis Perez Feuillerat, traduke de Perla Martinelli, kaj interludas Mao Zifu.

Femin- kaj infanpaĝojn ornamas respektive artikolo de Renee Triolle pri Niviaq Korneliussen, groenlanda juna verkistino, kaj kontribuo de Marie-France Conde Rey pri Rene” Goscinny kaj Jean-Jacques Sempe”, kies porinfana belarto trovas esprimon per eltiraĵo el “La Eta Nikolao”. La sepan arton reprezentas itala filmo pri esperantisto dublita al esperanto, “Pino, hazarda vivo de anarkiisto”, recenzita de Giorgio Silfer; Carlo Minnaja recenze al la tria eldono de esperanta antologio en ido, kompilita de Tazio Carlevaro, priskribas la malsamajn itinerojn de du planlingvaj literaturoj.

Konkludiĝas la dua parto de artikolo pri la kaŭkazaj originoj de Caterina, patrino de Leonardo da Vinci, fare de Viaĉeslav A. Ĉirikba, kaj pri Kaŭkazio temas ankaŭ nova kontribuo por la rubriko “Minoraj voĉoj”, en kiu Alessio Giordano kolektis atestojn pri la identeco de la greka minoritato en Kartvelio.

La neatendataj edzeco kaj patreco de Johano Baptisto estas la fokuso de artikolo far Fabrizio A. Pennacchietti; por la esea parto, lingvistike felietonas kontribuo de Michelle Silva de Lima Delfino pri semantiko kaj sencokonstruado.

La revuon posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĉefredaktoro Perla Martinelli, vicĉefredaktoro Alessio Giordano. Ses numeroj jare, po 64 paĝoj, plus eventualaj suplementoj. Mendebla tra lf-koop[ĉe]esperantio.net kontraŭ 56,- CHF (56,- EUR)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.