LF-koop: internacia abontarifo ne plu en frankoj

HeKo 306 B-9, 20 jul 06

Ekde la 10a de aŭgusto 2006 la Internacia Abontarifo (IT) por ĉiu periodaĵo eldonata de LF-koop baziĝos sur la eŭro, kaj ne plu sur la svisa franko. Samtempe okazos adaptigo de IT al la sendo- kaj produktokostoj, post kelkjara stabileco laŭ la eŭrotarifo.

Jen la abontarifoj, kiujn la perantoj tradukos al sia enlanda valuto, se necese:
Literatura Foiro: 33,- EUR
Heroldo de Esperanto: 36,- EUR (inkluzive de “Afrikume”)
Femina: 22,- EUR


La abonantoj de ĉiuj tri periodaĵoj ricevos apartan donacon.
Daŭre validos la rabatoj kadre de la Mutuala Rabata Sistemo, favore al la Esperantaj Civitanoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.