En dato hodiaŭa, la 17an de junio 2025, la prestiĝa revuo “Cahiers Ferdinand de Saussure” ĵus anoncis la publikigon de du artikoloj rilataj al la esperantlingva eldono de la fama “Kurso de ĝenerala lingvistiko” de Ferdinand de Saussure.
La unua artikolo estas la franca traduko, fare de Sébastien Moret (profesoro pri slavistiko en la Universitato de Laŭzano kaj prezidanto de “Amikoj de CDELI”), de la prefaco originale verkita de Alessio Giordano (doktoro pri lingvistiko, vicĉefredaktoro de Literatura Foiro) por la esperanta eldono.
La dua artikolo, kunverkita de Giordano kaj Fernando Pita (profesoro pri klasika filologio en la Universitato de Rio-de-Ĵanejro, membro de la Akademio de Esperanto), prezentas la defiojn kaj problemojn de la traduko el la vidpunktoj de la tradukinto kaj de la eldonejo Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop).
Tiu duobla kontribuo en prestiĝa scienca revuo atestas la viglecon de la scienca produktado ene de nia konsorcio kaj la flankajn rilatojn inter Saussure kaj esperanto: kiel la renkonto kun Lingvo Internacia influis la doktrinon de la Ĝeneva lingvisto kaj kion ĝenerala lingvistiko povas diri pri esperanto.
Kurso de ĝenerala lingvistiko kaj aliaj eldonaĵoj de LF-koop, inkluzive de periodaĵoj, mendeblas tra Esperanta Kulturservo.
(Alessio Giordano, vk pri klerigado)
Specimeno el la prefaco:
Estas libroj kiuj akompanas la vivon de verkisto aŭ fakulo, skandante la etapojn, donante erojn, pli-mapli signifajn, de mozaiko kiu, eble, nur je la fino estos rekonstruebla laŭ sia graveco kaj integreco. Kaj estas libroj, unuopaj libroj, kiuj fiksas la destinon de la aŭtoro: fulmaj krevoj pro karsta degutado, kies gutoj silente glitis tra la rokoj de la homa penso, iafoje dum kelkaj jaroj, alifoje dum intera parto de la vivo; regita magmo, kiu certapunkte, pro la alĥemia koaguliĝo de la cirkonstancoj, pro la internaj fortoj de la vivo, elrompiĝas, montrante al si kaj al aliaj la profundan sencon de la propraj intelekta kaj sperta itineroj. Tiun magman elrompiĝon, tiun fulman krevon, reprezentis en Ferdinand de Saussure (1857-1913) la tri universitataj kursoj gvidataj dum la akademiaj jaroj 1906-07, 1908-09 kaj 1910-11. (p. IX)