LF-koop neniom responsas pro la malfruo de Lexus

HeKo 656 5-B, 4 sep 17

Meze de julio Sociala Grupo Lexus el Brazilo anoncis, ke dum la nuna jaro aperos nur ses numeroj de “Heroldo de Esperanto”, do ankoraŭ kvin. Malgraŭ tiu promeso, en septembro ankoraŭ ne aperis la dua numero de HdE en 2017, eĉ ne retforme.

LF-koop ricevis diversajn protestojn de klientoj de Lexus, interalie de establo kiu pagis por pli ol cento da abonoj. Bedaŭrinde LF-koop povas fari nenion pri la jaro 2017, ĉar Lexus proprietos la gazeton ĝis la jarfino, kaj nur s-ro Fabricío Valle responsas pri la ĉi-jara kolekto.

LF-koop reprenos la proprieton, konforme al la vendokontrakto, nur ekde Novjartago 2018. Pormomente ĝi ne akceptas abonojn al HdE.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.