Okaze de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, la 20an de oktobro 2010 membroj de la Esperanto-societo “Sukceso” en Vraco (Bulgario) renkontiĝis kun la sekretario de la urba kulturdomo Dimitar Toŝev kaj bibliotekistinoj laborantaj en la biblioteko ĉe la kulturdomo.
Estis donacitaj raraj libroj kaj revuoj en Lingvo Internacia, eldonitaj en la komenco de la pasinta jarcento, kio pliriĉigos la esperanto-fakon de la biblioteko. Tie estas deponita antaŭ jaroj ankau la riĉa libraro de la forpasinta fama esperantisto kaj astronomo d-ro Kiril Velkov.
Alia temo dum la renkontiĝo estis la eldono de la libro pri Radoslav Triĉkov, siatempe esperanta konsulo (loka delegito), mondvojaĝanto, kursgvidanto kaj preleganto (pri li legu en Enciklopedio de Esperanto), kiu dum kelkaj jaroj estis ankaŭ prezidanto de la urba kulturdomo.