Lingva Komitato malaprobas la Civitan saluton

HeKo 590 8-C, 19 jan 16

Laŭ decido de la Senato en Stokholmo, 26 junio 2015, la neologismo eksperimente enkondukita kiel intercivitana saluto estis submetenda al la opinio de la Lingva Komitato de Esperantio, konsistanta el personoj kiuj principe partumas la saman lingvokoncepton (dum en la Akademio de Esperanto sidas/is PIV-istoj, Piĉistoj, bonlingvanoj, ktp — kio kaŭzas mankon de kvorumo en lastatempaj [ne]decidoj, ekzemple pri predikativo kaj pri kazo/okazo).

En la Lingva Komitato ĉiam oni atingas la necesan kvorumon (du trionojn), ankaŭ ĉar la sindeteno estas kalkulenda kiel voĉo kontraŭa. Tia estas la kazo (nome tiel okazis…) ankaŭ pri la vorto “Ĉaŭ!”, pri kiu la LK-aktisto, c-ano Mushosi Birindwa, demandis ĉu ĝi “estas kongrua al la Fundamento, kaj specife al ties 15a regulo?”.

Je granda plimulto, LK respondis negative. La malaprobon la aktisto formale transdonis hodiaŭ al la Konsulo.

Legu pli en Literatura Foiro

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.