Lingva Komitato pri saluta simbolo

HeKo 588 2-C, 18 dec 15

La aktisto de la Lingva Komitato de Esperantio, c-ano Mushosi Birindwa, dissendos morgaŭ al la Lingvaj Komitatanoj la cirkuleron pri la saluta simbolo, por ke ili sin esprimu pri ĝi, laŭ decido de la Civita Senato en Stokholmo, 26 junio 2015.

Nome de la Konsulo, kiu laŭofice prezidas la Lingvan Komitaton, la Vickonsulo trandonis al li hodiaŭ en Lomeo la koncernan dokumentaron. La LK-anoj havos tempon ĝis 18 januaro 2016 por sin esprimi.

Kiel komisiono “ad hoc” de la Esperanta Civito, la Lingva Komitato asistas la Civitajn instancojn pri ĉiu lingva demando, sed ne decidas anstataŭ ili.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.