Lingvaj institucioj en Esperantio: ĉu plu aktualaj?

HeKo 849 5-B, 1 nov 24

D-ino Perla Martinelli inaŭguris hodiaŭ matene la longan vicon de prelegoj dum la simpozio organizita de Kultura Centro Esperantista sub la aŭspicio de la Esperanta Civito. Eksa sekretario de la Akademio de Esperanto kaj nuna dojeno de la Lingva Komitato de Esperantio, c-ino Martinelli estas la plej kompetenta por pritrakti la temon “Lingvaj institucioj: ĉu aktualaj post jardeko?”. Fakte ŝi estas la sola virino elektita al la estraro de AdE dum la 120-jara historio de la institucio.

La ĉefredaktorino de “Literatura Foiro” prezentis unue retrospektive tri instituciojn: Akademio de Esperanto (1905-1947-ĝis nun), Terminologia Esperanto-Centro (1987-2013), Lingva Komitato de Esperantio (2006-ĝis nun). Ŝi emfazis la homogenecon de LKE, kontraste al la heterogeneco de AdE: ĉiuj lingvaj komitatanoj havas la esperantan civitanecon, do konceptas esperanton raŭmisme; male, en AdE sidas kaj opiniantoj esperanton identigilo kaj homoj por kiuj ĝi estas nur planlingvo ankoraŭ modifebla eĉ kontraŭfundamente. 

Krome, LKE havas limigitan, subsiduan taskon (kadre de la Esperanta Civito), dum AdE okupiĝas pri pluraj celoj. Pri AdE d-ino Wera Blanke, ĉefa aktivulino de Terminologia Esperanto-Centro, deklaris publike jam en 1999: “Ni misinterpretis la eblojn de UEA kaj de la Landaj Asocioj, kaj tre supertaksis la pretecon kaj kapablon de la Akademio de Esperanto sin engaĝi por terminologia laboro.” Fakte TEC estas unu el la pluraj ĉesintaj iniciatoj de UEA, apud jarlibro, biblioteko (eĉ kontraŭstatute likvidita), eldona agado ktp.

Laŭ prelegintino konkludis, ke por nia lingvo efektiva terminologia instituto estas pli bezonata ol AdE mem.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.