Lingvotago 2008 kun ALTE

HeKo 368 8-C, 26 sep 08

Okaze de la Eŭropa Tago de la Lingvoj hodiaŭ estis prezentita en Parizo la raporto “Lingvotestoj favore al la socia koherigo kaj al la civitaneco”, produktita de la specifa laborgrupo kreita de ALTE, Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo. La prezenton ĉeestis la reprezentantoj de dudeko da lingvoj, inkluzive de esperanto, kies ekskluziva delegito ĉe ALTE estas Kultura Centro Esperantista.

“La raporto fontas el du malaj tendencoj” komentarias c-ano Giorgio Silfer, Konsulo de la Esperanta Civito. “Unuflanke la ŝtatoj volas enkonduki plian barilon kontraŭ la civitaniĝoj de enmigrintoj; aliflanke Konsilio de Eŭropo, kiu komisiis al ALTE la raporton, devas defendi la homajn rajtojn.”

Entute pasis la rekomendo ke okazu lingvotestoj kadre de la civitaniĝaj proceduroj, sed ili ne havu B-nivelon: oni haltas je A2. Apliko de la rekomendo ĵus okazis en Esperantio, per la aprobo de la leĝo pri familia juro fare de la Civita Senato: la unuagradaj parencoj rajtas peti la esperantan civitanecon nur se ili posedas A2-diplomon laŭ LTSEC.

Tra la Esperanta Civito nia lingvo ĉeestos ankaŭ la venontjaran konferencon sub la aŭspicio de Konsilio de Eŭropo, dediĉitan al migrofluoj kaj lingvoniveloj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.