Kultura Centro Esperantista, administranto de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (LTSEC), anoncas la kalendaron de la lingvotestaj sesioj dum 2025. La sesioj validas por la niveloj de A1 al C1, se ankaŭ C2 ne estas specife indikita. Konforme al direktivo Mühlemann, ĉiu sesio okazas en realo, LTSEC neniam praktikas virtualon; la C2-ekzamenoj estas publikaj.
En Eŭropo: Hispanio, Malago, tuj post Andaluza Esperanto-Rendevuo, 1 aprilo; Toso-de-Maro (Katalunio), dum NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, 14-17 oktobro (ankaŭ C2). Hungario, Budapeŝto (legacio de la Esperanta Civito), 17 aprilo (ankaŭ C2). Litovio, Kaŭno/Kovno, dum Baltiaj Esperanto-Tagoj, 10 julio (ankaŭ C2). Svislando, Ĉaŭdefono, dum Lingva Kolokvo, 2 majo; dum Kultura Esperanto-Festivalo, 1-2 aŭgusto (ankaŭ C2); Ĉaŭdefono, dum Simpozio, 2 novembro.
En Afriko: Afrika Esperanto-Instituto (delegita de KCE por la nemediteranea Afriko) komunikos; probable en Bujumburo, fine de decembro.
En Ameriko: societo Dialogo komunikos; probable en Meksikurbo, fine de novembro.
La testotoj devas aliĝi tra Esperanta Kulturservo almenaŭ tridek tagojn antaŭ la dato de la sesio (sesdek tagojn se nivelo C2). Pliaj informoj: kce@esperantio.net
(kce)