HeKo 671 7-B, 4 feb 18
Unika ŝanco por flue parolantaj esperantistoj en Meksiko: ili povos trapasi lingvotestajn sesiojn kaj atingi la diplomon C2 en Meksiko, la plej altan en la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito.
Kultura Centro Esperantista organizas la C-gradajn ekzamenojn. Ili okazos en Akapulko, 22 februaro 2018, kaj en Meksikurbo, 1 marto 2018.
Por aliĝi necesas skribi al kce ĉe esperantio.net