"Literarny Tyzdenník" pri nia literaturo

HeKo 688 5-B, 25 aug 18

“Dankon pro la sendita kopio de la intervjuo al Giorgio Silfer en la slovaka priliteratura semajngazeto” skribis c-ano Vinko Oŝlak ricevinte la fotoreprodukton el la ĵusa numero de la bratislava “Literarny Tyzdenník”, kun longa intervjuo farita de Gustav Murín, slovaka verkisto.
“Ĉar la slovena kaj la slovaka estas parencaj lingvoj, mi povis preskaŭ ĉion kompreni, kaj mi trovas liajn respondojn tre sobraj kaj tamen informe sufiĉaj. Mi peros tion al la organizantoj de lia prelego en Mariburgo. Aparte mi tion sendos al la redakcio de la slovena taggazeto “Večer”, por ilin instigi fari kun li ion similan, kiam li gastos en la urbo”, konkludis c-ano Oŝlak.

La kunfondinto de la Esperanta PEN prelegvojaĝos en la danuba areo fine de oktobro (Hungario-Slovenio-Kroatio), parte al neesperantista publiko. Plej ofte okazos prezento pri la verko “Historio de la esperanta literaturo” de Minnaja-Silfer.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.