Novan ekvinokson heroldas la 322a numero de “Literatura Foiro”, kies buntecon karakterizas ne nur la plurfaceta aspekto kaj la altnivelaj kontribuoj, sed ankaŭ, unuafoje en ĝia historio, la koloro. Efektive, kaj eksperimente, okaze de la printempa natura revekiĝo, ankaŭ LF provizis sin per kolora formato, kio atestas la viglecon kaj la daŭran evoluon (fakte jam pli ol 54-jaran) de nia revuo, oficiala organo de Esperanta PEN-Centro.
Uverturas sur la unua paĝo nova poemo de Nicolino Rossi, “Fatala matutino”, sed la poezia fadeno laŭiras la tutan numeron per interludoj de Elena Popova kaj Wally Du Temple, elstare akompanataj de recenza eseo pri la poemarto de Marjorie Boulton, okaze de la publikigo de ŝia du-voluma poemaro, “Unu animo homa.”
Daŭras la jara serio pri la E-kongresoj: post la Universalaj, estas nun la vico de la Laboristaj kongresoj de SAT, kies efikon sur la esperantan kulturon prieseas Giorgio Silfer. Plia artikolserio: tiu pri bibliotekoj kaj arkivoj, verkita de Ruben Fernandez Asensio.
Pri ligvistiko kaj lingvaj minoritatoj aŭtoras respektive Fernanda Lessa Pereira, per artikolo pri la kontribuo de la portugala gramatiko de Julio Ribeiro al la esploroj pri historiografio de lingvistiko, kaj Alessio Giordano, per intervjuo al Nicola Gliosca, ĉefa verkisto kaj raprezentanto de la kroata minoritato en la itala regiono Molizo, dum pri etiko eseas Bert Boon en “La danĝera lingvaĵo”.
Ekde 2021 prezidanto de PEN Internacia, Burhan Sonmez eniras ĉi tiun numeron per intervjuo de Giorgio Silfer kaj per traduko far Vasil Kadifeli de la unuaj paĝoj de la romano “Istanbul Istanbul” (Istanbul” Instanbulo).
La procentaĵon de Nobel-laŭreatinoj tra la jaroj atestas artikolo de Perla Martinelli, Raita Pyhala eseas pri Helene Schjerfbeck, finnlanda pentristino, kaj pri tre aktuala filmo de Blandine Lenoir, “Kolera Anni”, recenzas Marie-France Conde Rey.
Andres Bickel regalas la legantojn per eksterordinara raporto pri la trijara mondvojaĝo en ruldomo, kaj per esperanto, de familio Sans. Pri rilato inter avo kaj hundeto prozas Yin Jiaxin, kaj konkludas la numeron recenzo fare de Perla Martinelli pri “Opuntioj” de Carmel Mallia.