"Literatura Foiro" kreskos je 14% en 2017

HeKo 652 1-B, 16 jul 17

En sia 49a jarkolekto “Literatura Foiro” havos ok paĝojn pli ĉiunumere. Jen la rezulto de la hieraŭa kunveno de la ĉefredaktoro (sen. Zlatoje Martinov) kun la prezidanto de LF-koop (c-ino Perla Martinelli) kaj la Komitato de Feminisma Esperanta Movado. Por la financa kaj produkta flankoj partoprenis ankaŭ revizoro de LF-koop kaj la responsa pri la ekspeda servo.

La kunveno okazis sekve de la decido de FEM aliĝi al LF-koop kaj al ĝi vendi sian revuon “Femina” je nominala prezo. Dum dek jaroj la eldonado kaj administrado de la revuo estis ĉiam adjudikita al la kooperativo.

La feministinoj interkonsentis kun la redakcio (krom la ĉefredaktoro, ĉeestis tri redaktoroj: la asista, tiu pri kino, tiu pri teatro) la gvidlinion pri la enhavo de la “feminaj paĝoj”. Ekzistos ankaŭ redaktoro responsa pri tiuj paĝoj: probable d-ino Martinelli, kiu ĵus anoncis la rezignon pri la asista respondeco (grafiko, enpaĝigo, lingva kontrolo kaj politika supervido) ekde la venonta jaro, koincide kun la fino de la nuna laborplano (decembro 2017).

Malgraŭ la kresko de la paĝokvanto (de 336 al 384) KALiFo ne antaŭvidas altigon de la internacia abontarifo (nuntempe 50 svisaj frankoj aŭ 45 eŭroj).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.