Literatura kafejo omaĝis al Sándor Szathmári

HeKo 564 8-B, 19 sep 14


La hieraŭa literatura kafejo en Budapeŝto omaĝis al Sándor Szathmári (1897[1933]-1974), okaze de la 40a datreveno de lia forpaso. La sukcesa aranĝo disvolviĝis ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko, per la organizo de Fajszi Amika Rondo, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.

Post bonvenigo de c-ano György Nanovfszky (prezidanto de FAR) al dudeko da literaturamantoj, László Radacsy enkondukis la omaĝon, bazante sin sur sia eseo, ĵus aperinta en “Literatura Foiro”.  Sekve la ĉeestantoj ĝue spektis la satiran teatraĵon de Szathmári “Budapesta ekzameno”, el la filmo “Espere despere”. La eldoninto LF-koop donacis la vidbendon al la Biblioteko, kies esperanto-referantino helpis ĉe la aparatoj.

D-ro Endre Dudich ankaŭ omaĝis al la eminenta prozisto, prezentante tre bonan biografion, kun mencio pri “Kazohinio”, “Maŝinmondo”, “Vane”. Li difinis Aleksandron Szathmári “la hungara George Orwell”. Iván Bujdosó informis ke ekzistas filmo “Kazohinio”, kiun reĝisoris Zsigmond Papp. En tiu filmo parolas ankaŭ Árpád Máthé.

Ĉe la fina kafumado c-ino Anna Bartek anoncis la gaston de la oktobra literatura kafejo: Julian Modest el Bulgario parolos pri sia verko “Mara stelo”.
 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.