Literatura Konkurso "Abritus" EKRA 2019

HeKo 706 7-B, 11 apr 19

Ankaŭ ĉi-jare Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” anoncas la internacian literaturan konkurson ABRITUS, por originala esperanta poezio kaj humuro, sub la aŭspicio de la fama revuo “Literatura Foiro”.

La sendotaj verkoj estu skribitaj per komputilo kaj subskribitaj pr pseŭdonimo. Ili estu neniam publikigitaj . La konkursantoj sendu siajn nomon kaj adreson per aparta mesaĝo aŭ en alia koverto. Ne eblas konkursi per pli ol tri verkoj.

Limdato: 31 majo 2019. La rezultojn oni anoncos kadre de la tradicia festo EKRA, 7-9 junio 2019.

Adreso: Bulgario, urbo Razgrad 7200, str. „Sveti Kliment” 36, ap. 1, Esperantista Domo pri kulturo. Retadreso: esperanto_razgrad [ĉe] mail [punkto] bg (esperanto_razgrad[at]mail[dot]bg).

Atenton!

  • dkateva [ĉe] mail [punkto] bg (dkateva[at]mail[dot]bg) (por sendi la konkursaĵojn) kaj
  • ekra_razgrad [ĉe] mail [punkto] bg (ekra_razgrad[at]mail[dot]bg) (por sciigi pri vera nomo kaj adreso)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.