Literatura matineo honore al Ljubomir Trifonĉovski

HeKo 549 2-B, 3 jan 14

Kooperativo de Literatura Foiro kaj Kultura Centro Esperantista omaĝos al sia multjara, karmemora membro Ljubomir Trifonĉovski per literatura matineo, 22 februaro 2014. Liaj geamikoj ĉe KCE kaj LF-koop ariĝos en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono (la sola Esperanto-Domo en Svislando) por prezenti kantojn, teatraĵon, prelegojn honore al lia agado por nia kulturo.

Por la okazo estos prezentita ankaŭ la februara numero de “Literatura Foiro”, la unua ne redaktita de sen. Trifonĉovski. Sed ankaŭ estos komunikitaj ĝis nun ne konataj detaloj pri la vivo de la forpasinta Vickonsulo kaj pri la sekvoj de lia morto: interalie pri instrukcio kiun li lasis por sia funebra ceremonio, aŭ detaloj pri lia heredaĵo.

Eblos sekvi la matineon per skajpo: sufiĉos konekti sin al la adreso de la prezidanto de KCE.

La 22an matene okazos la Asembleo de KCE, la 23an matene la ĝenerala Asembleo de LF-koop.

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.