Literatura Nobelo al Anne Carson, PEN-membro

HeKo 922 2-B, 9 okt 26

Anne Carson ricevis la literaturan Nobel-premion hieraŭ, krone al pli fruaj usona PEN-premio kaj hispana Princino de Asturio; ĉi-lastan ricevis du jarojn antaŭe Ana Blandiana, kiun mi konis kaj aprezis kiel rumanan disidentinon dum la verkistara mondkongreso en Gvadalajaro (Meksiko, 1996), tiam rezignantan kandidatinon al la prezido de PEN Internacia, post la kara amiko Ronnie Harwood. 

La sukcesoj de Anne Carson interalie signifas novan orientiĝon en la okcidenta civilizo, kiu ŝajnas remalkovri helenismon. Certe, proponante Odiseadon la nuntempa filmindustrio obeas holivudan kriterion per la kutima kamerao de Disneyland; sed Ameriko sukcesas per la voĉo de la kanada poetino proponi tute alian fokusan profundon.

Legu pli en Literatura Foiro n-ro 344

— c-ano Giorgio Silfer
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.