En la junia numero 2025 de Literatura Foiro oni festas la riĉecon kaj viglecon de la esperanta kulturo, proponante mozaikon de kontribuoj kiuj ampleksas de literaturo ĝis muziko, de teatro ĝis sociologio.
La numero 335 malfermiĝas per la poemo Rapsodio de Carmel Mallia, omaĝo al la 95-jariĝo de unu el la plej interesaj aŭtoroj de nia nuntempa literaturo. Sekvas la inaŭgura mesaĝo de la nova Konsulino de la Esperanta Civito, Lorena Bellotti, resumanta la ĉefajn celojn de ŝia mandato kaj la defiojn kiujn esperantismo devas alfronti en la nuna epoko.
Giorgio Silfer omaĝas la belecon de la sudamerika prozo per kontribuo pri Mario Vargas Llosa, forpasinta antaŭ kelkaj semajnoj, dum Perla Martinelli prezentas fragmenton de la itala liriko per arto tiom intensa kiom persona, kia estas tiu de Joyce Lussu, tuj sekvata de esea komentario pri la teatraĵo Violonisto sur tegmento, reĝisorita de Jacint Margarit en Svislando.
Konforme al la ĉi-jara temlinio ne mankas la historia rigardo al la esperanto-radiofonio, per eseo de Carlo Minnaja, pri la sperto de Radio Romo. Helmi Martikainen trairas la karieron kaj meritojn de la astrofizikistino Jocelyn Bell, dum Stella Meester prezentas nekutiman portreton de la multfaceta vivo de Joséphine Baker.
El Ĉinio atingas la paĝojn de LF la beletra talento de Tao Qian, majstre tradukita de Minosun, dum Juan García del Río proponas panoramon pri la muzika tradicio en la Anatolia duoninsulo.
La filmo Grand Tour (Granda rondiro, 2024) de Miguel Gomes estas recenzita de Renée Triolle. Recenzitaj estas ankaŭ la volumoj Nubumo de Giuseppe Campolo, Neŭtrale de Sten Johansson kaj La ŝirmejo de Paulo S. Viana, ĉiuj eldonitaj lastatempe.
Jado rakontas sian sperton kiel patro de ĉina esperanta denaskulo, Alessio Giordano traktas terminologiajn demandojn kaj neprecizecojn rilate la nociojn pri etno, nacio kaj lingvo, dum Jerzy Leyk ĵetas lumon al la nuna situacio de la esperantlingva komunumo inter movado kaj lingva grupo.
La naŭa arto ĉefrolas en la artikolo de Fredrik Strömberg, kiu retrorigardas la reagojn de la mondo al la unuaj bildstrioj kaj la ĉefajn diferencojn rilate la tradician tekston, dum omaĝe al Harry Harrison Giorgio Silfer starigas aktualajn demandojn pri la estonteco de sciencfikcio en Eo kaj en naciaj literaturoj.
Abonu tra Esperanta Kulturservo aŭ <lf-koop [ĉe] esperantio [punkto] net (lf-koop[at]esperantio[dot]net)>. Disfloru la esperanta kulturo, kaj bonan legadon!
Literaturo, muziko, teatro, sociologio en LF 335
HeKo 874 2-B, 19 maj 25