Longa inkubacio evoluas al inkubo

HeKo 561 6-A, 7 jul 14

Mark Fettes (prezidanto) kaj Martin Schäffer (ĝenerala sekretario) deklaris al la Komitato de UEA: “ni havas certan kulposenton, ke ni ne sukcesis daŭrigi la raportadon, kiun ni komencis en septembro kaj novembro. NI eĉ kompilis en februaro raporton kiu neniam atingis la Komitaton, ĉar ni atendis kelkajn kompletigajn informojn kaj tiam kaptiĝis de aliaj urĝaj laboroj rilate al la roterdama estrarkunsido (pri kiu ni efektive raportis sufiĉe rapide).”

Estas ne kompreneble, ke Asocio kun deko da salajratoj ne kapablas trovi unu (normale la direktoron) kiu asistu la estraron por redakti raportetojn al sia kontrolinstanco. Des pli ke la problemo ne estas lingvaj aŭ teknikaj mankoj. Aldonas prezidanto Fettes: “La ĉefa malfacilaĵo estas tio, ke vere informriĉa raportado prenas sufiĉe multe da tempo, kaj devas konkurenci kun aliaj atendantaj taskoj. Sed mi konsentas, ke ĝi devas esti prioritato. Pardonpete.” Nu, la pardonpeto ne devus veni de la prezidanto, des pli ke tiuj interaj raportetoj ne estas statute devigaj.

Pardonpeto (kaj eventuale demisio) devus veni de la ĝenerala sekretario, ĉar li ne provizas la Komitaton (kaj la membraron) per la ĉefa dokumento diskutota dum la kunsidoj post du semajnoj: la estrara raporto. Longa inkubacio evoluas al inkubo…

Eblas rimarki, ke kutime oni tuj komunikas gravajn kaj valorajn novaĵojn. Ĉu UEA havas neniun gravan atingon por komuniki al siaj kotizantoj kaj mecenatoj? Kial ĝi ne prizorgas novaĵagentejon kiel HeKo, kaj lasas al la skandalgazeto LibFol la ŝancon pafi al ĉi tiu estraro? Kiu profitas el la senhontigo de ĉi tiu estraro? Kaj ĉu ekzistas la intelekta honesteco transiri de memkritiko al demisio?

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.