La prezidontiĝo de s-ro Fernando Maia jr kaj la decido mondkongresi en 2026 preskaŭ samlande kiel en 2025 forte incitis la internan opozicion de eksoficistoj kaj (eks)membroj de la Universala.
Pri la unua en la kutima skandalisma retgazeto la plej delikata komentario estas: Ĉu homo sidanta en la estraro sep jarojn (de aŭgusto 2018) vere estas “nova sango”? Se ne paroli pri la partopreno en la atako kaj detruo de la CO (aprilo 2019).
Pri la decido kunvoki UKon tuj denove en habsburga mezeŭropa urbo (Graz, Aŭstrio), proksima al Bruno (ne nur laŭ sovetiaj distancoj) samloke oni legas: Dum la du pasintaj jardekoj la gvidado de UEA degeneris en senefikajn strategiajn laborplanojn kiuj ne realiĝis, akompanatajn de neglekto de la reguloj kaj konstitucio de la Asocio.
Kiel ĉiam, la bulleristoj-kamaĉistoj akre kritikas, eĉ prave, la Asocion; sed tio nur fortigas la majoritaton, se ili ne elektas unu el ĉi tiuj opcioj: a) amase eksiĝi kaj neglekti; b) produkti proprajn kandidatliston, alternativan programon, alian kongresurbon; c) fondi secesian asocion. Se ili nur regurdas la restarigon de burokrata aparato, ilia opozicio vanas kaj eĉ pruvas ke la kontraŭa partio pravas neglekti ilin kaj ilian bulvardan retgazeton.
(UEA-ano havanta la esperantan civitanecon)