HeKo 678 1-B, 23 apr 18
Kiam en 1996 “Heroldo de Esperanto” estis vendita al Itala Interlingvistika Centro, kun ĝi necesis aĉeti kaj pagi kontante kvar lernolibrojn. Temis pri esperanto-gramatikoj por ital-, franc-, german- kaj hispanlingvanoj.
La stoko de la unua, aŭtorita de Umberto Broccatelli, kuŝis ĉe la libroservo de Itala Esperanto-Federacio, kiu dum la unuaj jaroj regule pagis procentaĵon al IIC. Ekde la nuna jarcento, precipe pro la disvastiĝo de interreto, la vendoj draste falis ĝis evidenta malapero, ĉar de IEF ne plu venis pagoj. La lernolibroj por francoj kaj germanoj estis transportitaj al stokejo de LF-koop (por la dua tre afable helpis s-ro Pachter). La kvara libro, verkita de Fernando de Diego, restis en Litovio, stokita en la Esperanto-Domo de Kovno, strato Zamenhof 5.
La plej sukcesa estis “Nouveau cours d’epéranto” de Edmond Ludwig kaj Renée Triolle, ĉar multaj ekzempleroj atingis/as franclingvanojn en Afriko, donace. La malplej sukcesa estis “Nuevo método de esperanto”: LF-koop havis malmultajn rilatojn en Latin-Ameriko (krom Brazilo, portugale parolanta) kaj tio ne stimulis al elspezo de mono por transporto el Kovno, des pli ke Litova Esperanto-Asocio ĝuis bonan reputacion. Tamen en 2007 kaj 2008 LF-koop petis la prezidanton de LEA helpi por liveri almenaŭ parton al komisiito veturanta tra Litovio. La livero ne okazis, ĉar la Esperanto-Domo jam ne funkciis, kaj inĝ. Jegorovas devis enketi pri la situo de la stoko.
Intertempe pirata eldono estis publikigita zorge de Hispana Esperanto-Federacio, kaj dum vizito en Meksiko komitatanino de LF-koop malkovris ke universitata docento (adv. Luis Córdova) fotokopias la lecionojn el la verko de Fernando de Diego, por havi ion per kio instrui al siaj studentoj. Tiam LF-koop decidis represi la libron en Meksiko mem, ĉe loka eldonejo: kun tre favora rabato, parto de la eldonkvanto estis tuj aĉetita de Meksika Esperanto-Federacio, tiam prezidata de c-ano Luis Raudón. La restanta stoko restis ĉe la presejo.
Kelkan tempon poste (dum nenio rezultis pri la eldonaĵo en Litovio) la posedanto de la konstruo luata de la presejo mortis, kaj la vidvino vendis la domon. Ekestis konflikto inter la presejestro kaj la entrepreno aĉetinta la nemoveblaĵon (relative centra kvartalo en Meksikurbo). En Eŭropo la procezo (kun eventuala proceso) pri deloĝigo daŭrus jarojn, sed en Ameriko ŝajne sufiĉas semajnoj: la aĉetinto atakis la presejon per buldozoj, detruis la tutan domon, inkluzive ĉion en la presejo (ekde maŝinoj ĝis librostokoj). Tiel pereis la dua (ne pirata) eldono de la Diega gramatiko.
Sed la malbeno super Fernando de Diego daŭras, ĉar ankaŭ la stoko de la unua eldono malaperis. Almenaŭ tion ĵus asertis la (eterna) prezidanto de Litova Esperanto-Asocio. Onidire la lernolibro ne havas grandan didaktikan valoron; sed la Diega malbeno almenaŭ helpis lerni multon pri la homoj, en kaj ekster Esperantio. El tiuj lecionoj unuj povus dedukti ke ne oportunas investi en Litovio aŭ / kaj Meksiko; aliaj, ke simple oni evitu la nomon Fernando de Diego, krom se oni celas perdi monon, tempon, paciencon kaj konfidon.
Verdire diferenco estas inter Meksiko kaj Litovio: en la unua la homoj pruvis sin solventaj, en la dua ne — ĉar interalie LEA havas plian (ne tre grandan) ŝuldon al la revizoro de LF-koop. Por pagi ĝin, inĝ. Jegorovas proponis fari rabaton por aliĝoj al BET en 2019. Interesa varba metodo: saldi ruĝe por vivi verde…