HeKo 470 9-A, 16 feb 11
Daŭre sub la ŝoko pro la morto de la esperanto-fako ĉe Pola Radio, la estraro de Universala Esperanto-Asocio spertas pliajn malfacilaĵojn.
La prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, kaj la ĝenerala direktoro, Osmo Buller, lastatempe malsaniĝis kaj devis provizore rezigni pri la plenumo de la respektivaj oficoj.
Prof. Dasgupta estas grandparte anstataŭata de s-ino Claude Nourmont, vicprezidantino, sed ankoraŭ korespondadas. Li eĉ vigle aktivas en la sekcio pri prononcado de la Akademio de Esperanto.
Male, s-ro Buller kuŝas en hospitalo.