Manifestoj fiaskas se ili produktas ekonomian bakroton

HeKo 686 4-C, 28 jul 18

La unua pafo de Universala Esperanto-Asocio kontraŭ raŭmismo venis el la plumo de d-ro Probal Daŝgupto (tiam li preferis O-finaĵon), kiu en la asocia organo difinis la Manifeston “intelekta bankroto”. Al li replikis d-ro Jouko Lindstedt, sed kompreneble la redaktoro (Simo Milojeviĉ) aperigis nek la replikon nek la Manifeston mem. S-ino Ada Sikorska havis multe pli da profesieco, kaj tuj post kritiko ŝi publikigis la Manifeston en “Heroldo de Esperanto”.
Tute alia estis la sorto de la Manifesto de Prago, verkita de mag. Mark Fettes kaj aprobita de la UEA-Komitato post altruda oratoraĵo de d-ro Detlev Blanke (laŭ la protokolo). Ĉi-lasta, kohere kun sia interveno en Prago, makulos sian reputacion en 2001 per atako kontraŭ la Esperanta Civito, nome la institucia rezulto de la raŭmismo.
Honore al lia premiereco kiel atakanto, ni pruntos de d-ro Daŝgupta (nun li preferas esti adjektivo) lian vorton “bankroto”. La historio pruvas ke la ideologioj (aŭ simple la idealoj) bankrotas, ĉar la strukturoj kiujn ili produktas — ekonomie bankrotas. La bankroton povas akceli la malkompetento de la homoj (komparu Sovetunion al Popola Ĉinio), sed ĝi estas neevitebla: tia estas la nepra sorto de markismo-leninismo, karaj kamaradoj Blanke kaj Daŝgupta.
Ni estas pli respektemaj al alies ideoj ol vi estas/is, karaj kamaradoj, tial ni ne parolos pri via intelekta bankroto. Ni ne insultas vin, kiel vi faras/is kontraŭ aliaj. Ni eĉ bonvenigas la klasbatalemajn esperantistojn kunkonstrui la novan Esperantion: ne hazarde Esperanta Naturamikaro resurektis ene de la Civito, kaj ne de SAT aŭ de UEA (kvankam ĉi-lastaj enpoŝigis la kapitalon de la sinmortiginta TANEF).
Revene al la Manifestoj, ni konstatas ke UEA sojlas al financa abismo, laŭ konfeso de UEA-estroj mem. Decidoj en Lisbono ne multe helpos, interalie ĉar ili okazos dum Universala Kongreso, kies etoso neeviteble influas al renovigo de entuziasmo, fido, iluzioj. Necesus alia kadro, psikologie neŭtra, por alfronti sobre la problemaron. Sed ni ne deziras bankroton, same kiel neniu kuracisto deziras la morton de kancera malsanulo, kaj tamen ĝi estas fatala. En la kazo de UEA estas fatala ĉar ĝi elektis maltaŭgan idealon. Tiel la pragismo fiaskis, kaj la eksterigo de tiu fiasko estas la financa situacio de UEA.
Kontraste, la Esperanta Civito gracilas sed ne malsanas, kaj modere kreskas ĉiujare kiel juna adoleskanto. La idealo estas taŭga: ni vidos kiam la subjekto iĝos plenkreska, ĉu ĝi viglos aŭ ftizos.

La Manifesto de Prago akompanis do la “admiralan ŝipon” (metaforo de s-ro Stano Marĉek) al sinko. La organiza apliko de tiu dokumento, nome la Strategia Plano de prezidanto Fettes, aprobita en Rejkiaviko, fariĝis papera ĉifono, laŭ la aserto de s-ro Osmo Buller, kies “Sufiĉas tio!” povus situi en la vico de veaj frazoj ekantaj per “J’accuse!” de Zola.
Plu insisti sur la praga vojo signifas plu subteni finance Roterdamon, ĵetante monon en la nigran truon. Same kiel skribis en flugfolio la studentoj de “La Blanka Rozo”: Hitler ne povas venki la militon, povas nur longigi ĝin. Ĉi tie oni ne venkus la malsanon, oni nur longigus la agonion.
Ni ne parolas tiamaniere, kvazaŭ ni gufus en atendo de alies morto. La afero estas eĉ pli serioza. Nome, la agonio de UEA povas endanĝerigi aliajn subjektojn. Unuavice ni vidas danĝeron por Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. D-ro Fettes gardas la historian meriton ke dum lia prezido liberiĝis la mongolfjero TEJO; sed la umbilika funiklo ne estas ankoraŭ tranĉita, kaj la mongolfjero ne ŝvebos sor, kun tia kadavra balasto. Duavice, ni vidas danĝeron por la tuta privata sektoro en Esperantio: se la mono el la verdaj poŝoj devos iri dum jaroj nur al Sankta Neredono, ne plu restos por subteni privatajn iniciatojn, aboni efektive legindajn periodaĵojn ekster UEA, partopreni en aliaj aranĝoj ol UK, testamenti aliloken ol Roterdamen, subteni reklame E@I aŭ Lexus, helpi finance lernejon en Afriko ktp.
Estas grave, kaj por ni prioritate, ke la Civita konsorcio restu imuna al la ekonomiaj sekvoj de la “UEA-katastrofo” (vortoj de d-ro Renato Corsetti). La paktintaj establoj estu tre prudentaj kaj singardaj, kaj ne hezitu peti konsilon de nia “banko”, nome fondumo Pro Esperanto.
Giorgio Silfer, konsulo de la Esperanta Civito


Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.