HeKo 860 5-C, 5 jan 25
Laŭ la senata reglamento la Konsulo kunvokas la parlamentan sesion post konsultiĝo kun la senataj grupestroj. Konsekvence, pro sia nova posteno kiel Konsulo, sen. Lorena Bellotti lasas la oficon de Verda grupestro.
Ŝi ĵus proponis al la Verdaj senatanoj ke provizore la grupon gvidu la plej voĉdonita ekster la Kapitulo, nome sen. Perla Martinelli, kiu tuj konfirmis sian disponeblon. La Verda grupo kunvenos en Malago antaŭ la parlamenta sesio por elekti definitive sian estron.
Por la Blanka grupo oficas provizore la eliranta estrino, sen. Anna Bartek. Ankaŭ la Blanka grupo (kiu kreskis de kvin al ses membroj, el kiuj duono afrika kaj duono eŭropa) decidos definitive en Malago fine de marto 2025.