Mauriac Nunda plia redakciano de "Heroldo"

HeKo 807 3-B, 6 mar 23

Rapida kariero por c-ano Mauriac Nunda, kiu pro sia diligenteco kaj asidueco ĉe la staĝoj de Afrika Esperanto-Instituto atingis la postenon de redaktoro de la Afrika rubriko en “Heroldo de Esperanto”: la ĵus finredaktita afrika numero de HdE parte rezultas de lia kontribuo.

C-ano Nunda okupiĝos ankaŭ pri la Facebook-paĝo de AEI, kiun iniciatis c-ano Merci Kwimbe kaj kiu bezonas konstantan responsulon. “Mi opinias ke la afrika civitanaro bezonas informiĝi pri la evoluo de la diversaj iniciatoj kaj projektoj” deklaras c-ano Nunda, kies ambicio estas fariĝi publicisto kaj verkisto.

Li do estas unu el la novaj stabanoj forĝitaj de la ĵusa staĝo gvidita de sen. Giorgio Silfer en la Tanganika Esperanto-Domo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.