Mediteranea krozado 2026, afrika konferenco 2025

HeKo 837 9-B, 7 jun 24

“Mondkongreso en ŝipo ne garantias sufiĉe la personan sekurecon de la verkistoj; la navigado malhelpas la forlason de la kongreso pro subita kialo; la plejmulto de la delegitoj estas pliaĝuloj, kiuj riskas perdiĝi en havenoj dum la etapoj; la mediteranea estas maro kie flosas kadavroj de rifuĝantoj.” Per tiaj konsideroj la estraro (kaj londona oficistaro) de PEN Internacia hodiaŭ definitive rifuzis la proponon de mondkongresa krozado en la okcidenta Mediteraneo (Barcelono-Majorko-Ĝenovo-Marsejlo-Barcelono) faritan de la Esperanta PEN en printempo 2024.

Tial anstataŭ mondkongreso okazos regiona konferenco, kiel literatura krozado, dum la unua semajno de oktobro 2026, organizata de la Esperanta PEN helpe de Esperanta Naturamikaro, kiu dum tiu jaro translokos en ŝipon sian tradician kultursemajnon en Costa Brava.

La prokrasto de la krozado faciligas la kunvokon de la unua Esperanta Konferenco pri Afriko, okazonta en Bujumburo fine de decembro 2025, kun ekskursa suplemento tra Burundio novjare. Pri la organizo de EKA ĉefe responsos Afrika Esperanto-Instituto, helpe de aliaj paktintaj establoj en Afriko. Kaj la krozado kaj EKA ne estos nur esperantlingvaj, sed utiligos ankaŭ la francan dum prelegoj kaj debatoj. Eblas ke la nova Konsulo kunvokos Parlamentan sesion ĝuste al Bujumburo (kie jam okazis en 2017).

[HeKo 837 9-B, 7 jun 24]

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.