Memortago pri Alessandro Bausani zorge de IIC

HeKo 762 7-B, 6 maj 21

Ŝajnas ke nur Itala Interlingvistika Centro organizos omaĝon al prof. Alessandro Bausani (1921[1955]-1988), ĝuste en la tago kiam li iĝus centjara, 29 majo 2021, kaj en urbo kiu aparte plaĉis al li: Mantuo. En kies provinco, en la renesanca perlo nomata Sabloneto, 2 junio 2001 estis promulgita la Konstitucio de la Esperanta Civito.

La omaĝo al la honora prezidinto de IIC okazos en la ĉarma Domo de Mantegna, afable disponigita de la Provinca Admnistracio, kiu patronas la samtagan kaj samlokan 4an interlingvistikan seminarion. Prelegos en la itala al la publiko reale ĉeestanta c-anoj Giorgio Silfer kaj Alessio Sacha Giordano: la unua pri la temo kiu famigis Bausani planlingvistike, nome la esploro pri sekretaj lingvoj (kun dua prelego pri la kriptaj aspektoj de esperanto); la dua pri la signifo de interlingvistiko. Kunorganizas c-ino Lorena Bellotti.

IIC klopodis havi kontakton kun bahaanoj (relative multnombraj en Mantuo), sed ĝi ne sukcesis atingi respondon, ĉu surloke ĉu el la Nacia Spirita Asembleo en Romo. Necesas aliĝi tra la adreso: ma21 [ĉe] esperantio [punkto] net (ma21[at]esperantio[dot]net) — la sama retadreso informas pri la lunĉopaŭzo kaj la senpaga parkejo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.