Mi volas nur utili, kaj ne brili

HeKo 385 8-C, 27 mar 09

“Mi volas nur utili, kaj ne brili”. Tiel nomiĝis la spektaklo de la Gabi Jobba dum la 39a IJK en Debreceno en 1983, kiam mi unuan fojon renkontiĝis kun la teatra arto en esperanto. Titolo, kiu plej trafe resumas ŝin kiel aktorinon sur la verda scenejo. Jarojn poste, aliokaze, kiam mi jam laboris kiel profesia dramaturgo en teatro, mi diris al multe pli aĝa kolego pri iu aktoro: “Jen, kiom multe li amas la scenejon”, kaj la kolego ridete, kiel chiam, respondis: “Jes, sed malfermu la okulojn por vidi kiom multe la scenejo amas lin.”.

Post pli ol du jardekoj, hodiaŭ mi memorigas al vi la nomon de Gabi Jobba, hodiaŭ kiam Melpomeno kaj Talio festas, por memorigi ŝin kaj diri: “La scenejo amis ŝin”.

Al ĉiuj gekolegoj: aŭtoroj, tradukistoj, reĝisoroj, aktoroj, sufloroj, kritikistoj, kaj al vi, kara publiko — feliĉan Dudeksepan de Marto, kiu estas la Internacia tago de teatro!

Ljubomir Trifonĉovski
dramaturgo, vickonsulo pri kulturaj aferoj

PS. En la hodiaŭa tago venis informo, ke la esperanta reĝisoro Jordan Slavejkov (Dany Todorov, kiu reĝisoris la spektaklon “La familio de Anto Speri” de Giorgio Silfer) estas nomumita por la bulgara nacia teatra premio je la nomo de la bulgara dramaturgo Ivan Radoev. Sukceson!

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.